Posts

Showing posts from March, 2011

korea lulkanto: "Infano en insula domo"

Jen unu el la konataj koreaj lulkantoj 섬집 아기 / Infano en insula domo 1. 엄마가 섬그늘에 굴 따러 가면 아기가 혼자 남아 집을 보다가 바다가 불러주는 자장 노래에 팔 베고 스르르르 잠이 듭니다 2. 아기는 잠을 곤히 자고 있지만 갈매기 울음소리 맘이 설레어 다 못찬 굴바구니 머리에 이고 엄마는 모랫길을 달려 옵니다 1. Panjo al insulombrej' iras por ostrar', restas infano en hejm' sola por la gard'. Onde kantadas la mar' kanton por la lul', kun kapo sur la brakar' dormas la etul'. 2. Dormas infano sen fin' sub ĉiela klar', sed maltrankvilas patrin' ĉe la meva knar'. Korbon neplenan ĝis lim' surkapigas nun kaj hejmen kuras patrin' laŭ la voj' sur dun'. * trad. ĉojus * muziknotoj: http://blog.chojus.com/attachment/gk33.pdf